Katedralo kaj turisma oficejo
Ĉi tie, la katedralo, nomata La Bela Damo, imponas! Kiel ĉiuj la vizitantoj, Jules Verne admiras la majeston de tiu «belega specimeno de la gotikstila arto en la 13a jarcento», kiel li skribis en Ideala urbo. Li ankaŭ aludas ĝin en La sekreto de Wilhelm Storitz:
«la katedralo […], dektriajarcenta monumento, en kiu miksiĝas la romanika kaj la gotika stiloj. Tamen, tiu katedralo havas belajn partojn atentindajn de spertuloj: ĝia fasado kun du turoj, ĝia turpinto alta je tricent dek kvin futoj, starigita super la transepto, ĝia meza portalo kun tre detale ornamitaj arkaĵoj, ĝia granda rozvitralo trairata de la sunsubiraj radioj, kiuj tiam lumigas la grandan navon, kaj fine ĝia rondforma absido inter tiuj multnombraj apogarkoj».
La placo Nia-Damo multe ŝanĝiĝis laŭflue de la jarcentoj kaj de la okazintaĵoj. Ĝi ne plu similas tiun, kiun Jules Verne konis en la 19a jarcento, kun malnovaj domoj kaj malvasta spaco antaŭ la konstruaĵo. Post la dua mondmilito, vidalvide al la katedralo, estis konstruitaj domoj rememorigantaj per la formoj kaj ornamaĵoj dektriajarcentajn loĝejojn.
La placo estis pligrandigita kaj tie troviĝas nun la oficejo de turismo kaj kongresejo de la amiena metropolo.
traduction réalisée par l'association Esperanto 80