Jules Verne kaj lia muzo, la urbo Amieno
Mi inspiriĝas de Amieno en miaj romanoj, ofte en maniero diskreta. Tamen en 1875, en la romano Ideala urbo, mi imagas min mem antaŭenĵetita en la estontecon kaj vizitanta transformitan Amienon.
En La sekreto de Wilhelm Storitz (skribita en 1898, publikigita en 1910), mi transponas diversajn trajtojn de Amieno en imagan mezeŭropan urbon: bulvardoj kun paralelaj ŝoseoj, la stacidomo, la katedralo kaj la citadelo. Mia domo strato Charles-Dubois servas kiel modelo por tiu de D-ro Roderich, kun kaleŝpordego, granda ĝardeno, ene koridoro kun vitraloj, kaj ronda turo enhavanta helican ŝtuparon.
Eblas ankaŭ rekoni la akcizoficejon en la priskribo de la domo de Wilhelm Storitz, la heroo de tiu romano: « mi ekvidis solecan domon meze de ĝardeno. […] ĝi strange kontrastis kun la aliaj hoteloj de la bulvardo […] Sur la fasado troviĝis pordo, al kiu oni venis laŭ perono el tri kadukiĝintaj ŝtupoj. »
traduction réalisée par l'association Esperanto 80